Ubuntu estas libera kaj senkosta operaciumo, kiu baziĝas sur GNU/Linukso, kiu unuigas stabilecon, sekurecon kaj uzfacilecon. Ĝi taŭgas por komputiletoj, personaj komputiloj kaj serviloj kaj disponebigas aplikaĵojn por ĉiuj okazoj, por la hejmo, la lernejo aŭ la laboro.
- → Legu pli
La komunumo
La esperanta komunumo de Ubuntu baziĝas sur laboro de volontuloj, kiuj celas disvastigi tiun operaciumon per la traduko de la programaroj kaj per helpo per nia dissendolisto. Ankaŭ vi libere povas aliĝi nian grupon!
- → Legu pli
Kie uzi Ubuntu?
Vi povas instalu Ubuntu en ĉiuj komputiloj, de la malnovaj al retkomputiloj! Pro tio, Ubuntu utilas al medio, ĉar ĝi ruligas eĉ malnovajn komputilojn, sen ia blokoj! Nur elektu la ĝustajn programarojn por via maŝino: Xfce aŭ LXDE por tiuj, kiuj volas rapidan komputilon, KDE por tiuj, kiuj volas spektindajn efektojn, GNOME por tiuj, kiuj volas simplan grafikon.
- → Legu pli
Ĉu libere elŝutebla?
Jes, Ubuntu estas libere elŝutebla! La tuta operaciumo estas publikigita sub la permesilo GPL, kiu permesas vin elŝuti, registri kaj kopii laŭvole la operaciumon. Canonical Ltd. estas la ĉefa financanto de Ubuntu, dank' al kiu regulara publikigo de ĝisdatigoj kaj de eldonoj eblas.
- → Legu pli