Pri Ubuntu
Ubuntu mem estas publikigita sub GPL-permesilo, kiu permesas vin elŝuti, disvastigi ĝin, montri kaj ŝanĝi ĝian fontan kodon. Eblas, ke kelkaj programaroj estas publikigitaj sub malsama permesilo, kiu ne permesas vin fari ion: vidi aŭ ŝanĝi la kodon aŭ disvastigi la ŝanĝitan version.
Ubuntu neniam ŝanĝos permesilon en iun malliberan, por ne limigi la disvvastigon de la operaciumo.
Instalante kaj uzante la programarojn de Ubuntu, vi akceptas aŭtomate la permesilon, do bonvolu legi atente la tekston.
Pri la retejo
La retejo estas kreita de Michael Moroni, helpita de la komunumo per Bazaar en Laŭnĉpado. Se vi trovas cimon, bonvolu raporti ĝin ĉi tie aŭ se vi volas peti nin ion, bonvolu fari ĝin ĉi tie. Helpo de ĉiuj ĉiam bonvenatas! Por plibone trafi la celon, ni uzas liberajn permesilojn por nia verko kaj ni invitas vin uzi la enhavon de nia retejo por disvastigi Ubuntu en la mondon.
Ĉiuj tekstoj en nia retejo estas publikigitaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 3.0 (CC-BY-NC-SA): vi povas uzi niajn tekstoj, eĉ ŝanĝante ĝin, kondiĉe ke vi mencias la aŭtoro (Ubuntu-eo), vi ne uzas la tekston por komerca celo kaj vi publikigas la tekston sub la sama permesilo.
Ĉiuj bildoj uzataj en nia retejo devenas el Vikimedia Komunejo: krome de la kapbildo, kiu ligas al la ĉefpaĝo de Ubuntu-eo, kaj de la "kirclo de geamikoj", kiu uzatas por listigi erojn, ĉiuj ligas al respektiva paĝo en Komunejo, kie vi povas vidi la originalajn aŭtoroj kaj la permesilon de la bildon.
Malgarantio
Ĉi tiu retejo enhavas ligilojn al aliaj retejoj, kiel aliaj Ubuntu-retejoj aŭ al Vikipedio. La esperanta komunumo de Ubuntu ne respondas pri la enhavo de tiuj ligiloj. Bonvolu legi la malgarantian sekcion de Vikipedio.
Bonvolu legi eĉ la leĝajn informojn de Canonical Ltd.