Vi povas elŝuti la ISO-dosieron per pluraj manieroj: rekte de la serviloj, petante KD-n aŭ uzante torento-dosieron. Oni sugestas la duan opcion, por ke tiel vi obtenos Ubuntu sen plipezigi la servilojn! Registru la dosieron sur KD aŭ DVD, restartu la komputilon kun la disko, kelkajn alklakojn kaj vi povos testi aŭ instali Ubuntu!
Per ShipIt
Ĉu vi ne povas elŝuti Ubuntu? Aŭ ĉu vi ne povas registri la ISO-dosieron? Ĉu vi volas la oficialan KD de Ubuntu senkoste? Aŭ ĉu vi volas disvastigi Ubuntu? ShipIt faras por vi!
Bonvolu legi la oftajn demandojn de Shipit por pli da informoj kaj ordonu per Shipit! Vi ricevos la KD ene de 4-6 semajnoj.
Ekde la versio 11.04, Canonical Ltd. ĉesigis la servon por ŝpari monon. Se vi volas opbteni Ubuntu vi povas elŝuti libere kaj senkoste la ISO-dosieron aŭ se vi volas oficialan KD vi povas mendi ĝin ĉe la vendejo de Canonical.
Per BitTorento
Bonvolu uzi la torentojn por elŝuti la ISO-dosieron de Ubuntu.
- Ubuntu 11.04 Labortablo i386 Live KD
- Ubuntu 11.04 Labortablo amd64 Live KD
- Ubuntu 11.04 i386: KD por komputuiloj, kiuj havas malpli ol 256 Mb da RAM
- Ubuntu 11.04 amd64: KD por komputuiloj, kiuj havas malpli ol 256 Mb da RAM
- Ubuntu 11.04 i386: KD por serviloj
- Ubuntu 11.04 amd64: KD por serviloj
- Ubuntu 11.04 i386 DVD: DVD por komputiloj
- Ubuntu 11.04 amd64 DVD: DVD por komputiloj
Per Wubi
Ĉu vi volas ankoraŭ uzi Vindozon, ĉar ne ekzistas Linuksan version de via preferata programaro aŭ ĉar vi nur volas testi la Linuksan mondon per Ubuntu? Jen la solvo: Wubi! Vi nur necesas la programaron, daŭran interreran konekton, kelkajn alklakojn kaj vi povas uzi kaj Vindozon kaj Ubuntu!
Ĉu vi volas forigi Ubuntu ĉar vi opinias, ke ĝi estas malutila por vi aŭ ĉar vi nur testis ĝin? Iru al programarmastrumilo de Vindozo: Ubuntu estas instalita kiel programaro. Ubuntu-(mal)instalado estas simple per Wubi!
- → Legu pli
Ĝisdatigi el malnova versio
Se vi jam havas Ubuntu kaj vi ne volas elŝuti la novan ISO-dosieron, vi povas senkoste ĝisdatigi vian version de la operaciumo! Simple, premu Alt + F2 kaj tajpu update-manager -d kaj rulu tiun komandon. Surekrane, estos montrata ilo por ĝisdatigi al nova versio.
Alikaze, rulu la terminalon (Aplikaĵoj > Utilaĵoj > Terminalo) kaj tajpu la sekvajn komandojn:
sudo apt-get update sudo apt-get upgrade sudo do-release-upgrade
Ubuntu kontrolos kaj novajn ĝisdatigojn de la programaroj kaj novajn versiojn de Ubuntu.