Ubuntu
Je la komenco Ubuntu uzis nur GNOME kiel ĉefa labortabla ĉirkaŭaĵo. Ĝi estas simple uzebla kaj bone aspektas. Kune kun GNOME, kiu baziĝas sur GTK+, estas pluraj programaroj, kiel ekzemple gedit kiel tekstredaktilo, LibreOffice kiel ofica programaro, Totem kiel videoludilo, Banŝio kiel muzikludilo, Fajrovulpo kiel retfoliumilo, Naŭtilo kiel dosierfoliumilo
Ekde la versio 11.10, Ubuntu ne plu uzos GNOME3 favore al Unity, la nova labortabla ĉirkaŭaĵo de Canonica Ltd. por Ubuntu.
Kubuntu
Ekde Ubuntu 5.04, Hoary Hedgehog, Canonical kreis novan distribuaĵon, Kubuntu, kiu baziĝas sur la labortabla ĉirkaŭaĵo KDE kaj enhavas la KDE-programarojn: Kate anstataŭ ol gedit, KOffice anstataŭ ol LibreOffice, Phonon anstataŭ ol Totem, Amarok anstataŭ ol Banŝio, Rekonq anstataŭ ol Fajrovulpo, Dolphin anstataŭ ol Naŭtilo, ...
Ĝi utilas por tiuj, kiuj volas spektindajn efektojn kaj volas ege personigi la propran komputilon.
- → Legu pli
Xubuntu
Xubuntu baziĝas sur la labortabla ĉirkaŭaĵo KDE kaj enhavas la KDE-programaroj: Mousepad anstataŭ ol gedit, Abiword kaj Gnumeric anstataŭ ol LibreOffice, Parole anstataŭ ol Totem kaj Banŝio, ...
Ĝi utilas por tiuj komputiloj, kiuj ne havas multan memoron (oni necesas nur 256 Mb da RAM), kaj por tiuj, kiuj volas uzeblecon kaj spekteblecon de la operaciumo.
- → Legu pli
Lubuntu
Lubuntu estas nova distribuaĵo, publikigita kun la 10.04-versio, Lucid Lynx. Ĝi enhavas LXDE kiel labortabla ĉirkaŭaĵo kaj havas specifajn programarojn por plirapidigi la sistemon. Tio taŭgas por malnovaj komputiloj.Ĝi utilas por tiuj komputiloj, kiuj ne havas multan memoron.
- → Legu pli
Edubuntu
Jes, Ubuntu prizorgas la edukon de viaj filioj! Do, Canonical kreis distribuaĵon por tiu celo: Edubuntu. Ĝi enhavas multoj da liberaj aplikaĵoj por junaj gelernantoj, kiel GCompris kaj KDEedu.
Ĉu vi scias, ke la Respubliko de Makedonio jam uzas Edubuntu por siaj elementa kaj mezgranda lernejoj? :)
- → Legu pli
